La plej altaj montoj en la mondo per kumulanta ŝtupargrafikaĵo.

Dansk   Engelsk

Kiel turisto mi sxatas vidi ekstremajn vidaĵojn. Ĉu ĝi estas la plej malnova pentraĵo, la plej profunda lago aŭ la plej alta konstruaĵo, ĝi ofertas aŭtentan sperton, kiun oni facile komprenas. La frazo “la plej forta ĉeftrajno” enhavas kaj difinon de la kategorio ĉeftrajno kaj rangordon de tiuj ĉeftrajnoj. Tial poste oni povas facile rilati aliajn ĉeftrajnojn al la plej forta. Oni ne bezonas multe da scio por kompreni la unikeco de sia sperto. Krome, onia ekscito ne estas hontota pro pli forta ĉeftrajno aliloke.

Do, kiel ni atingas pli da ekstremaj vidaĵoj? Ni iĝos pli kreema pri la kondiĉoj de la ekstrema. Supre, mi faris grafikaĵon pri la plej alta monto antaŭ malsamaj distancoj al la maro.

plot_mountains5
Laŭlonge de la x-akso estas la distanco al la maro. Laŭlonge de la y-akso estas la plej alta monto, kies distanco al la maro estas malpli longa ol la x-valoro.

Se oni starus sur la pinto de Mount Teide sur Tenerifo, oni efektive scius ke ne troviĝis pli altan monton, kiu kuŝas pli proksime al maro. Do la panoramo ankaŭ estas geometrie unika.

Pluraj montoj en la grafikaĵo surpriziĝis min. Ni transiru la liston:

  1. Jakta, Norvegio, 1588 metroj alta, 1.45 km de maro. Tiu ĉi estas monto de mallarĝa golfeto en Norvegio. Arbitre, la listo komencas tie. Laŭ ĉi tiu listo, Jakta estas la plej alta monto en la mondo, kies distanco al maro estas malpli ol sia alteco.
  2. Mount Irving, Antarko, 1950 m alta, 2.5 km de maro. Ĉi tiu neĝkovrata monto kuŝas sur malgranda insulo proksime al Ĉilio.
  3. Mount Foster, Antarkto, 2105 m alta, 2.6 km de maro. Kvazaŭ Mount Irving, ĉi tiu monto kuŝas sur malgranda insulo apude Antarkto. La historia de la unua surgrimpado estas drama kaj daŭris 27 horojn.
  4. Perserajoq, Grenlando, 2259 m alta, 2.1 km de maro. Kvazaŭ Norvegio, Grenlando posedas longajn marbordojn kun multe da golfetoj. Perserajoq estas monto inter du tiaj golfetoj. La monto ankaraŭ havas nenion Vikipedian paĝon.
  5. Mount Parry, Antarkto, 2520 m alta, 4 km de maro. Ĉi tiu monto ankaŭ kuŝas sur malgrando insulo apude Antarkto, sed ĝi estas iomete pli alta.
  6. Pico do Fogo, Kaboverdo, 2829 m alta, 5.6 km de maro. Malgraŭ la grando aktiveco de ĉi tiu stratovulkano, loĝas komonumo da frenezaj homoj. Sed estas impona loĝi sur la plej alta monto lokite malpli ol 6 km de maro.
  7. Mount Paget, Sanviĉinsuloj, 2934 m alta, 6.8 km de maro. Tiu ĉi monto sur la blovata Atlantika insulo estas la plej alta monto en Briti0, se ni ne kunkalkulas la britan Antarkton.
  8. Mount Grace, Alasko, 3213 m alta, 10 km de maro. La monto kuŝas en golfeto sur la suda marbordo. Strange, ĝi ne estas la plej fama monto nomite Mount Grace. Benigna Mount Grace en Massachusetts rangas pli grava en Google.
  9. Mount Terror, Antarkto, 3262 m alta, 13.2 km de maro. Ĉi tiu neaktiva ŝilda vulkano troviĝas sur malgranda insulo en la flanko de la Ross Glacio. La monto estas nomita laŭ militŝipo farite en 1813.
  10. Pico Del Teide, Tenerifo, 3718 m alta, 15 km de maro. Tiu ĉi stratovulkano estas la plej alta loko sur iu ajn Atlantika insulo. La legendo diras, ke la monto subtenas la ĉielon.
  11. Mount Erebrus, Antarkto, 3794 m alta, 16.3 km de maro. Ĉi tiu stratovulkano kuŝas apud Mt. Terror. Ĝi estas la plej suda, aktiva vulkano en la mondo.
  12. Saint Elias, Kanada/Alasko, 5489 m alta, 19 km de maro. Ĉi tiu monto kontribuas per la plej granda pliigo de ĉi tiu listo. Pro tio, la fama Manua Kea ne aperas en la listo.
  13. Pico Cristóbal Colón, Kolombio, 5700 m alta, 46 km de maro. La grandega monto apartenas al la Andoj sed kuŝas proksime al la orienta marbordo.
  14. Mount Logan, Kanado, 5959 m alta, 63 km de maro. La plej alta monto de Kanado sukcesas ĉeesti ĉi tiun liston.
  15. Huascarán, Peruo, 6746 m alta, 97.7 km de maro. La pinto de tiu ĉi monto estas tiu punkto, kie la gravito estas malplej forta.
  16. Aconcagua, Argentino, 6962 m alto, 135 km de maro. Nesurprize, ni trovas la plej altan monton de Sudameriko en ĉi tiu listo.
  17. Gangkhar Puensum, Butano, 7570 m alta, 605 km de maro. La monto estas la plej negrimpita monto en la mondo, ĉar grimpado tie kontraŭleĝas. La monto ankaŭ estas la unua monto de ĉi tiu listo, kie maro ne videblas pro la kurbeco de Tero.
  18. Kangchenjunga, Nepalo/Barato, 8586 m alta, 670 km de maro. La Himalaja monto estas la tria plej alta monto en la mondo.
  19. Mount Everest, Nepalo/Ĉinio, 8848 m alta, 688 km de maro. La monto ne bezonas ekstran enkondukon kaj okupas naturan pozicion en ĉi tiu listo.

La grafikaĵo estas farita en R per mia funkcio stairplot.R, kiu lokas kaj skribas la plej gravajn etikedojn mem. La fontkodo kaj la datumo troviĝas en github.

La datumo estis kolektita pere legi retlistoj kaj retumi je Google Earth. Tial tre eblas, ke mi mankas monton en la listo. Se vi trovas tian monton, mi feliĉaĝos, se vi skribos al mi. (Ankaŭ se vi malkovras esperantajn erarojn).

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s