Kiam la aplikaĵo Amikumu publikigis statistikojn pri siaj membroj, mi ĝojiĝis. Mi mem estas uzanto dumlonge, kaj Granda parto de la esperanta komunumo uzas tiun servon, do la statistikoj donas al ni unikan informon pri esperantujo. Pri kiaj aliaj lingvoj ili interesiĝas? Mi mezuras la intereson per du variabloj:
- La nombro de lernantoj.
- La averaĝa lingva nivelo de tiuj lernantoj.
En la aplikaĵo uzantoj enmetas iliajn nivelojn de iliaj parolataj lingvoj. La nivelo arigas en 4 kategoriojn, Baza, Meza, Alta kaj Denaska. Laŭ mia difino, lernanto de iu lingvo estas uzanto, kiu parolas tiun lingvon nivele Baza, Meza aŭ Alta. Mi kalkulis la averaĝan lingvan nivelon pere la proporcioj de tiuj 3 kategorioj(por detaloj, vidu la metoda sekcio). Mi nur inkluvizis lingvojn, kiuj havas pli ol 20 parolantojn(denaske aŭ nedenaske) en Amikumu.
Jen, la grafikaĵo


Amikumu disvatiĝas per Esperantujo, do ne estas surprize, ke Esperanto estas populara lernlingvo en Amikumu. La nivelo de Esperanta parolado ne estas tre alta kompare al la angla nivelo. Mi kredas ke homoj unue lernas la anglan lingvon, kaj post tio ili provas lerni aliajn lingvojn kiel Esperanto. La populareco de la skandinavaj lingvoj estas surpriza, ĉar iliaj parolantaroj estas malgrandaj. Eble multaj skandinavoj lernas la aliajn skandinavajn lingvojn. La dua plej populara artefarita lingvo estas Tokipono, kaj ne Loĵbano aŭ Klingon. Ĝenerale, la paroladaj niveloj de la artefaritaj lingvoj estas malaltaj. Kion vi vidas? Bonvolu dividi viajn pensojn en la komentoj!
Kopirajtaĵoj
Mi uzis versiojn de la naciaj flagoj, kiuj apartenas al la Publikaĵiga Dediĉo. Ili estas facile elŝuteblaj sur Flagpedia. Kelkaj de la aliaj flagoj havas aliajn licensojn. Jen ili
- La Usona Signolingvo flago de ‘Smashicons‘(CC BY-SA 3.0) kiel uzanto je Flaticon.
- La Jida flago de S.fuer(CC BY-SA 3.0).
- La Antikva Greka flago de ‘SilentResident'(CC BY-SA 3.0).
- La Katalona flago de Martorell (CC BY-SA 3.0).
- La Eŭska flago de Daniele Schirmo(CC BY-SA 2.5).
- La Interlinguo flago de António Martins, Karel Podrazil(CC BY-SA 3.0).
La Klingona flago havas faktan komercian kopirajton, do mi volas invoki ‘Fair Use’ kiel Vikipedio.
Mi fakte ne scias ĉu mi tute plenumas ĉiujn leĝojn pri la apartaj naciaj flagoj.
NOTU: Se oni volas uzi la grafikaĵojn en ĉi tiu afiŝo, oni devas uzi (CC BY-SA)-licenson. Oni devas atribui Smashicons, Flaticon, S.fuer, SilentResident, Martorell, Daniele Schirmo, Antonio Martins, Karel Podrazil kaj min. Espereble, oni ne devus konsederi la ‘Fair Use’ kriteriojn pro la klingona flago, ĉar mi jam faris tion. Oni ankaŭ devus prizorgi, ke oni ne rompas flagajn leĝojn.
(Kutime, oni nur devas atribui min kaj tiujn, kiujn mi atribuis, se oni uzas grafikaĵojn (aŭ tekstojn) de Kalkulinda, ĉar mi uzas CC BY. Estas malfacile diri kiel mi rajtas uzi iun datenaron, do mi ne povas promesi, ke mia uzado estas klare laŭleĝa).
Metodo
Ekzemple, por la angla lingvo, mi kalkulis pere la statistikoj de Amikumu,
kaj la lingva nivelo estas
Ne estas klare kiel elekti la konstatojn, . Mi uzis la duan precipan konsisteron(=prinicipal components en la angla) de la matrico
Lingvo\Nivelo | Alta | Meza | Baza |
---|---|---|---|
Angla | 2566 | 1673 | 681 |
Esperanto | 1275 | 2148 | 3137 |
… | … | … | … |
Halkomelem | 0 | 0 | 1 |
Tial, mi uzis . La unua precipa konsitero estas preskaŭ la simpla averaĝo. Ĉi tio ankaŭ subtile montras ke la du variabloj en la grafikaĵo estas preskaŭ nedependaj kaj ke ili similas al la du plej grandaj precipaj konsisteroj.
La grafikaĵo estis farita per R kaj la ggplot2 pako. Fontkodo.
Sugesto de reddit
Uzanto /u/CassiusCrey sugestis sur Reddit, ke oni faris la grafikaĵon sen la altnivelaj lernantoj. Jen
